Memoriga Turo por la Mobilizitaj Gestudentoj

Kvinetaĝa pagodforma turo apud Atombombita Kupoldomo.

Dum la milito, tri milionoj da gestudentoj estis mobilizitaj por laboro servi por produktado de nutraĵoj kaj por detruado de konstruaĵoj por fari fajroŝimajn vojojn. Ili devis laboi anstataŭ studi. En aŭgusto, 1944, la registaro proklamis Ordonon Mobilizi Gestudentojn. Kiam la atombombo falis, ĉirkaŭ ok mil gestudentoj kaj gelernantoj estis laborantaj por detruo de domoj. El ili ĉirkaŭ ses mil tujmortis por la bombo.

La dua dekstra reliefo komentas jene.

"Pli ol tri milionoj da gestudentoj estis mobilizitaj en la milito por labori anstataŭ studi. El ili pli ol dek mil gestudentoj mortis pro la milito. Inter ili pli ol ses mil gestudentoj mortis pro la atombombo. Por konsoli la animojn de la mortintaj gestudentoj ĉi tiu monumento estis konstruita en la jaro 1967."

Sur ĉi tiu reliefo ankaŭ estas bildo de tôrônagasi, flosigo de lanternoj sur rivero. Ĉiujare vespere en la sesa de aŭgusto en Hirosima oni flosigas sur riveroj milojn da paperlanternoj kun kandellumo interna por konsoli la animojn de la mortintoj pro la atombombo.

La nomoj de 372 kolegioj tra la lando kiuj perdis siajn gestudentojn pro la milito, estas sur kupla plato je la dorso de la du reliefoj maldekstraj.

Revenu atombombitadomo Iru