Nur unu atombombo faligita super Hirosima rabis ducent kelkmil vivojn
inkluzive de lernejaj geknaboj kaj instruistoj.
En la furiozanta milito, pli aĝaj ol dua-klasanoj de elementaj lernejoj ricevis ordonon evakuiĝi eksteren el urboj for de siaj gepatroj. Pli junaj lernantoj ankoraŭ ne povis vivi solaj, do, restis hejme, kaj vizitadis lernejon ĉiutage.
La atombombo igis ilin militviktimoj.
La nombron oni ankoraŭ ne korekte scias, do, proksimume du mil geknaboj kaj ducent instruistoj estis mortigitaj.
Kion en la lasta spiro pensis kaj kriis la instruistoj ĉirkaŭ-barkumante siajn lernantojn sub flamoj?
Oni konstruis la monumenton, por ke postvivantoj ne forgesu, sed heredu la deziron kaj krion de la viktimoj, ke homoj vivu en paco.
En 1970 Asocio de Atombombitaj Instruistoj kaj Laborsindikato de Instruistoj de la gubernio Hirosima decidis konstrui la monumenton, kaj alvokis tiel ke "La monumento estu simbolo de firma decido kunlabore progresigi edukadon por paco, nome edukadi 'Hiroŝimon' nun kaj en estonteco, kaj neniam permesi la trian."
Fondiĝis la konstrua komitato, kaj ĝin partoprenis asocioj de estroj de elementaj kaj mezaj lernejoj en la urbo, kaj de la gubernio, tiuj de emeritaj, de atombombitaj instruistoj k.t.p.
Dorse de la monumento gravurita estas utao:
| Granda kranio ... eble de instruisto ĉirkaŭ ĝi multaj etaj kranioj kuŝas mase ja kolektiĝas 太き骨は 先生ならむ |
| Revenu | Iru |